Sky News
|
|
televidstacio • faka televida kanalo
|
Ĝeneralaj informoj
|
Ricevo
|
DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV
|
Landoj |
|
Sendostacio
|
British Sky Broadcasting
|
Komenciĝo de elsendoj |
la 5-an de februaro 1989
|
Jura formo
|
privata entrepreno
|
Programa tipo
|
informa kanalo ĉefe pri politikaj novaĵoj
|
Posedata de
|
Sky (kompaniaro) vd
|
Lingvo
|
angla lingvo vd
|
Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj
|
(stato la 16-a de januaro 2024)
|
|
Sky News (angle, ĉielaj novaĵoj) estas unu el la unuaj 24-horaj-novaĵkanaloj.
Landoj
Historio
Sky News estiĝis la 5-an de februaro 1989 kiel parto de la kvar-kanala-satelitopakaĵo de Sky Television, unu el la firmaoj apartenantaj al la komunikilkoncerno de Rupert Murdoch.[1] La elsendstacio troviĝas en la ĉefa sidejo de BSkyB en okcidenta Londono ĉe Isleworth, Middlesex.
Sky News havis komence nur tre limigitajn rimedojn, sed gajnis rapide reputacion pro ĵurnalista integro. Kvankam la kanalo laboris plej ofte kun malgajno, ĝi tamen alportis longe alstrebitan prestiĝon al Sky Television kaj ties posteulo British Sky Broadcasting pro sia premiita ĵurnalismo.
Ankoraŭ nuntempe Sky News havas tre altan normon, kvankam kreskis la konkurenco. Oni taksas Sky News la antaŭulon de la usona informa televido Fox News Channel, kun kiu ekzistis foje materialinterŝanĝo.
En la jaro 2003 oni planis estigi Sky News ankaŭ en Usono, sed forfalis tiuj planoj.
Konkurenco
La plej grava konkurenco en Britio estas tiu de BBC News, sed en aliaj partoj de Eŭropo aldoniĝas BBC World kaj CNN International.
Referencoj
Eksteraj ligiloj