En 1981 galeriisto Jochen Krüper el Essen kaj Uwe Rüth, iama direktisto de la skulptaĵomuzeo Glaskasten kaj de la artkolekto en Marl, iniciatis artkolektojn sur la Moltke-Placo. La apudloĝantoj subtenis la projekton, kaj la asocio Kunst am Moltkeplatz (Arto ĉe Moltke-Placo) sin devigis al la subteno kaj al antaŭzorga konservado de la skulptaĵoj. Komence de 2010 oni inaŭguris la ensemblon per la projekto Junge Kunst am Moltkeplatz (nova arto ĉe Moltke-Placo) kiel ŝanĝiĝan ekspozicion. Krom la selektitaj verkoj sur la Moltke-Placo en la Moltke-Kvartalo troviĝas kelkaj aliaj artverkoj.