Sankta Siricio, latineSiricius, naskiĝis ĉirkaŭ 335 en Romo kaj mortis en 399. Li estis papo ekde 384 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Damaso la 1-a kaj sekvis lin Anastazio la 1-a. Preskaŭ nenion oni scias pri lia vivo, krom ke Siricio estis filo de Tiburio, kaj laŭ sia tombŝtono, dum la papperiodo de Libero, li estis leganto kaj diakono.