Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: sireno
Sireno estas teknika avertilo, kiu produktas laŭtan sonon.
Ĝi konsistas el blovilo, kiu produktas aerfluon, kaj rotacianta disko kun truoj, kiu dishakas la aerfluon, tiel produktante fortajn aervibrojn (sonon).
La frekvenco de la tono dependas de la rotacia rapido; tial ĝi iom post iom altiĝas ĉe ekfunkciigo kaj malaltiĝas ĉe malfunkciigo.