La fondintoj de Sono Motors laboris ekde 2012 je la realigo de la Sono Sion. En 2016 kaj 2017 oni kolektis per du amasfinancado-kampanjoj pli ol du milionojn da eŭroj por la disvolviĝo.
Ekde aŭgusto 2017 estas du, ĉe Roding Automobile konstruitaj, funkciaj prototipoj, de kiuj la formo kaj funkcioj grandparte alproksimiĝus la finfinan produkton. Ĝis la definitiva transdono de la formplano, la materialo kaj fina prilaborado ankoraŭ estos optimumigitaj. La spertoj dum la testveturoj en dekdu eŭropaj urboj (de aŭgusto 2017 ĝis oktobro 2017) estas uzataj por la plua disvolviĝo de la fina veturilo.