Simon Sebag Montefiore studis historion en Kembriĝo. Li efektivigis multajn veturojn en la iama Sovetunio, ĉefe en la Kaŭkazo, Ukrainio kaj Centra Azio. Montefiore vivas kun sia edzino kaj du infanoj en Londono.
Li verkis biografion de Grigorij Potjomkin kaj detalan biografion de la soveta diktatoro Josif Stalin, kiu estis tradukita en multajn lingvojn. Lia plej freŝa libro estas “Young Stalin” (2007).