Sigrlami aŭ Svafrlami - legenda reganto de Garðaríki, pri kiu rakontas Sagao de Hervör. Filo aŭ nepo de Odino, patro de belulino Eyfura. Li havis glavon Tyrfingr. Lia bofilo kaj generalo estis Arngrímr. Vivis 9 generaciojn antaŭe de Ivar Vidframne, reganto de Skanio.
Ekzistas du variaĵoj de rakonto pri Sigrlami:
- H kaj U: Svafrlami estas filo de Sigrlami, kiu estas filo de Odino. Laŭ tia variaĵo, Arngrímr mortigas Svafrlami kaj edziĝas al Eyfura.
- R: Svafrlami estas Sigrlami. Arngrímr estas generalo de Sigrlami.
Idaro
- Sigrlami
- Svafrlami
- Hrollaugr
- Eyfura=Arngrímr
- Angantyr
- Hervör=Hövundr
- Angantyr Hövundrsson
- Heindrikr
- Angantyr Heindrikrsson
- Hlödr