Temas pri montara komarko, kies ĉefa geografia elemento estas la montaro nomita Sierra de Albarracín.
Historio
La komarko kiel institucio
La leĝo de kreado de la komarko estas 1/2003 de la 11-a de februaro de 2003.[1] Ĝi konstituiĝis en la 31-a de marto 2003. La kompetenco estis transpasataj en la 1-a de junio 2003.
Ekonomio
La ekonomio de la komarko koncentriĝas ĉefe en la ĉefurbo, Albarracín, pro servoj, iom da industrio, komerco, turismo ktp. En la aliaj lokoj elstaras la brutobredado, ĉefe por la prilaborado de ŝinkoj kun deven-nomigo; kaj la agrikulturo, ĉefe de seka produktado.