Ibrahim Riahi, naskiĝnomo Abu Iŝak Ibrahim Ben Abdelkader Riahi (ankaŭ literigita Abou Ishak Ibrahim Ben Abdelkader Riahi kaj Ibrāhīm ibn ʿAbd al-Qādir al-Riyāḥī, arabeإبراهيم الرياحي, naskiĝis en 1766, mortis la 7-an de aŭgusto 1850),[1] estis ambasadoro, teologo kaj klerulo en Tunizio. Sunaisma islama akademiulo, li ankaŭ estis poeto. Li estis la avo de la kantisto Ali Riahi´ (1912-1970).
Biografio
Ibrahim Riahi instruiĝis per la grupo de akademianoj kaj advokatoj el Tunizio, precipe: Hamza Al-Jibas, Saleh Al-Kawash, Muhammad Al-Fassi, Omar Bin Qassem Al-Mahjoub, Hassan Al-Sharif, Ahmed Bou Khurais, Ismail Al- Tamimi, Al-Taher Ben Massoud, kaj aliaj.
Sidi Brahim frekventis de juna aĝo islaman elementan lernejon (arabe كُتَّاب kuttāb) en Testour kaj montris talenton pri religiaj sciencoj. Post lia alveno en Tunizo, ĉirkaŭ 1782, li studis ĉe la madrasoj Hauanet Aĉur (Haouanet Achour) kaj poste Bir Lahĵar (Bir Lahjar).[2]
En ĉirkaŭ 1790, li komencis instrui en univieritato Zituuna kie la estontaj ministroj Ibn Abi Dhiaf kaj Béji Messaoudi same kiel gvidaj teologoj de la tempo, kiel ekzemple Mohamed Bayram la 4-a kaj Mahmud KabaduÄÄ, estis inter liaj studentoj.
En 1801, li estis diplomato de la tunizia ambasado en Maroko.
Maŭzoleo
Sidi Brahim estas entombigita kun pluraj el siaj filoj, teologoj kiel li, en maŭzoleo en la strato Sidi Brahim Riahi en la historia urbocentro de Tunizo.