Shōhei IMAMURA (japane: 今村昌平, Imamura Ŝōhei), naskiĝis la 15-an de septembro 1926 en Tokio, mortis la 30-an de majo 2006, estis japana kinreĝisoro kaj aktoro. Kiel unu el la kunfondintoj de la japana Nouvelle Vague (Nuberu Bagu, Nova Ondo), li estas unu el la plej influaj japanaj kinreĝisoroj.
Li studentiĝis ĉe la Universitato de Ŭaseda en 1951, kaj estis la unua japana reĝisoro kiu gajnis la Oran Palmon dufoje.
Li akiris reputacion kiel unu el la plej grandaj postmilitaj reĝisoroj en Japanio per filmoj en kiuj, de la perspektivo de la malsuperaj klasoj, la malĉasta kaj seksa naturo de viro estas rivelita en ofte satira maniero. Dum lia duonjarcenta kariero li reĝisoris proksimume 20 filmojn.
En 1958, li debutis kiel reĝisoro kun la filmo "Ŝtelita deziro", tuŝante polemikajn kaj ekscentrajn temojn, al kiuj li tiam revenis plurajn fojojn. Imamura ĉiam interesiĝis pri la "malgrandaj homoj", kamparanoj, kamparaj rifuĝintoj en la urbon aŭ prostituitinoj frapitaj de la sorto, tia estis la socia medio kiu havis lian senkondiĉan simpation.
Li ankaŭ produktis en 1967 filmon pri socia problemo en Japanio, nome tiu de 'ĝohacu' en la filmo Viro malaperis (japane: 人間蒸発, ĝōhacu). La profunda deziro de dioj (1968) estis unu el la plej ambiciaj kaj multekostaj projektoj de la reĝisoro. En ĝi, li parolis pri la kolizio de tradicio kaj moderneco en la sudo de Japanio. Li malŝatis la okcidentiĝon de multaj japanoj.
Vidu ankaŭ
Ĝohacu (=vaporiĝo aŭ malaperinto)
Eksteraj ligiloj
(en) Shōhei Imamura ĉeThe Movie Database
Referencoj