Servisto de la Popolo (ukraineСлуга народу, ruseСлуга народа, foje tradukita per Servisto de la Nacio) estas ukrainapolitikasatiro kaj komediatelevida serio kiu estis elsendita inter 2015 kaj 2019 en la ukraina televidkanalo 1+1. Ĝi rakontas la historion de Vasil Petroviĉ Holoborodko (Volodimir Zelenskij), tridekjarula instruisto pri historio en liceo, kiu neatendite gajnas la ukrainan prezidantan baloton, post furora video filmita de unu el siaj lernantoj, kiu montras lin sakrante pri la registara koruptado en Ukrainio.
Tiu televida serio estas produktita de Kvartal 95, kiu estis fondita de Volodimir Zelenskij, la heroo de la serio. Ĝi iĝos multe pli engaĝita politike en Ukrainio; la 31-an de marto 2018, politika partio kun la nomo "Servisto de la Popolo" estis oficiale registrita de la ukraina Ministerio pri justico[1]. Krome, Zelenskij, kiu rolludis kiel la prezidanto de Ukrainio, vere estis elektita prezidanto de Ukrainio la 21-an de aprilo 2019.
Aktoroj kaj roluloj
Vasil Petroviĉ Holoborodko (Volodimir Zelenskij): prezidanto de Ukrainio, eksinstruisto pri historio.
Jurij Ivanoviĉ Ĉuiko (Stanislav Boklan): ĉefministro de Ukrainio
Petro Vasiljeviĉ Holoborodko (Viktor Sarajkin): la patro de Vasil
Marija Stefanovna Holoborodko (Natalija Sumska): la patrino de Vasil
Sveylana Petrovna Saĥno (Katerina Kisten): la fratino de Vasil, eksĉefdeputito de la ministerio pri imposta servo
Olha Juriyivna Miŝĉenko (Olena Kravets) : la eksedzino de Vasil, direktisto de la Centra Banko, poste ĉefministro de Ukrainio
Miĥail Aŝotoviĉ Tasunjan (Miĥajlo Fatalov): estro de la ukraina sekreta servo (SBU)
Nataŝa Saĥno (Ana Koŝmal): la nepino de Vasil
Ana Miĥajlovna (Halina Bezruk): la koramikino de Vasil
Publikigo
Servisto de la Popolo estis elsendita en la televidkanalo 1+1 en Ukrainio. La studio ankaŭ publikigis ĉiujn epizodojn de la serio en YouTube, kie ili estas senpage spekteblaj[2]. La serio estas spektebla kaj elŝutebla en Netflix en kelkaj landoj.
La belorusa televidkanalo Belarus-1 ekelsendis la serion la 11-an de novembro 2019 ĉefhore.
La rusa televidkanalo TNT elsendis nur la unuan epizodon de la serio, la 11-an de decembro 2019, asertante ke ĝi faris tion kiel "reklaman agon por sciigi pri la televidkanalo". TNT cenzuris scenon el la epizodo kiam la ĵus elektita prezidanto Holoborodko demandis ĉu la rusa prezidanto Vladimir Putin surhavis brakhorloĝon de la firmao Hublot, referencante al fama, kontraŭ-putina kanto en Ukrainio.[3]
Sekvoj
Filmo nomigita Servisto de la Popolo 2 estis publikigita en 2016. La dua sezono uzis sekvencojn de la filmo por pliampleksigi sian intrigon. La tria sezono estis publikigita en 2019, kaj la kvara estas produktata.