La larmofungo aŭ larma serpulo (Serpula lacrymans, pli frue Merulius lacrymans) estas lignodetrua fungo damaĝanta domojn. Krom la bruna kelofungo (Coniophora puteana), ĝi estas la ĉefa damaĝanto en lignaj konstruaĵoj. La domfungo preferas enkonstruitan lignon kaj bezonas humidan aeron kaj ne tro malvarman medion. Ĝi formas micelion en kaj sur ligno aŭ aliaj celulozaj materialoj (ekz. teksaĵoj). Ĉar ofte aperas gutoj sur la fungo, oni nomas ĝin ankaŭ ploranta domfungo. Simile estiĝis la scienca nomo lacrymans (larmanta, ploranta).