Imperiestro Seiwa (清和天皇, Seiwa-tennō; naskiĝis la 25-an tagon de la 3-a monato, 850; mortis la 4-an tagon de la 12-a monato, 880) estis la 56-a imperiestro de Japanio, laŭ la tradicia ordo de sukcedantoj. Li regis de la 7-a tago de la 11-a monato de la jaro 858 ĝis la 29-a tago de la 11-a monato de la jaro 876.[1]
Genealogio
Seiwa estis la 4-a filo de la Imperiestro Montoku. Lia patrino estis Imperiestrino Dowager Fujiwara no Akirakeiko (明子), nomita ankaŭ Somedono-imperiestrino. Ŝi estis la filino de Fujiwara no Yoshifusa (藤原良房), kiu estis reganto kaj granda ministro de la ŝtatkonsilio.[2]
Lia persona nomo antaŭ ol akcedi al la trono estis Korehito (惟仁). Oni konas lin ankaŭ sub la nomo Mizunoo no Mikado.[2]
Li estis pli juna duonfrato de la imperiestra princo Koretaka (惟喬親王) (844-897)
Referencoj
↑Titsingh, Isaac. (1834). Annales des empereurs du japon, p. 115; Varley, H. Paul. Jinnō Shōtōki, p. 166.
Brown, Delmer and Ichiro Ishida, eds. (1979). Gukanshō; "The Future and the Past: a translation and study of the 'Gukanshō,' an interpretive history of Japan written in 1219" translated from the Japanese and edited by Delmer M. Brown & Ichirō Ishida. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-03460-0