La scienca metodo estas metodo por ekhavi komprenon bazitan sur kontroleblaj indikoj [1]. Ĝi estas la metodo per kiu la scienco evoluas. Tamen, ne ekzistas ununura metodo por ekzameni naturajn fenomenojn.
Sciencaj rezultoj devas esti zorge dokumentita. Ekzistas normoj de dokumentado, por ke la sciencistoj povu kompreni la rezultojn de aliaj sciencistoj. Ĉi-rilate gravas la mencio de fontoj kaj la konsidero de la aktuala stato de la scienca esploro pri la temo.
Grava principo estas la skeptiko, do la kritika sinteno rilate al la rezultoj kaj tezoj de si mem kaj de aliaj sciencistoj. Scienca scio malsamas al doktrina scio per tio, ke ĉe doktrina scio oni ne rajtas kritiki, dum sciencaj rezultoj povas esti kontrolataj de ĉiu per uzo de ties propra intelekto.
Scienco ne estas dogma. Scienco malsamas al religio, per tio, ke ĝi ne pretendas liveri absolutan scion. Sciencaj rezultoj estas malverigeblaj; tio signifas, ke ili povas esti rekontrolataj kaj povas esti ekrigardataj malveraj, se la eksperimento ne kongruas kun la teorio.
Procezo de scienca kompreno
Scienca kompreno ideale naskiĝas per jenaj etapoj: hola
Kontrolado de la hipotezoj kaj modeloj per eksperimentoj
Konfirmado aŭ refutado de la hipotezoj
Publikigo de la rezultoj, por ke ili estu kontrolataj de aliaj
Ŝanĝado, etendado aŭ refutado de la metodo, depende de la rezulto de la kontrolo kaj kritiko
Kaze de konfirmo, evoluado de fundamenta teorio, kiu devas plenumi certajn kriteriojn
Tiom longe, kiom la teorio ne estas malverigata, ĝi povas esti rigardata kiel scienca hipotezo
Historio de la scienca metodo
La evoluo de la scienca metodo estas neapartigebla de la evoluo de la scienco mem. En la antikva Grekio jam troviĝas elementoj de diversaj sciencoj, kiel aritmetiko, astronomio kaj geometrio. Unue, la grekaj filozofoj nur uzis la racion, kaj malagnoskis la observadon, sed tio ŝanĝiĝis per Aristotelo: Li fondis la empiriismon kaj simplan sciencan indukton, kvankam ĝi dependis de kolektado de objektoj anstataŭ eksperimentado.
Ni ne permesu pli da kaŭzoj de naturaj aferoj ol tiuj kiuj estas veraj kaj sufiĉas por klarigi iliajn aperojn.
Tial al la samaj naturaj efektoj ni, kiom eble, asignu la samajn kaŭzojn.
La ecoj de korpoj, kiuj ne povas esti intencaj, kaj kiuj troviĝas en ĉiuj korpoj de nia eksperimentado, estu aprezitaj kiel la universalaj ecoj de ĉiuj ajn korpoj.
En la eksperimenta filozofio ni rigardu veraj propoziciojn kolektitajn per ĝenerala indukcio de fenomenoj, malgraŭ iuj kontraŭaj hipotezoj imageblaj, ĝis kiam aliaj fenomenoj okazas, per kiuj ili povas esti pliakuratigitaj aŭ esceptoj povas esti nomitaj.
La provoj sistemigi la sciencan metodon estis konfrontitaj kun la problemo de indukto: Indukcia rezonado ne estas logiko. Pro tiu problemo, Karl Popper insistis, ke scienca hipotezo devas esti malverigebla.