La Schiller-migradopado (germane: Schiller-Wanderweg) estas 11,9 kilometrajn longa, literatura aventurpado en Rudolstadt, Germanujo. Dufoje krutoj de 50 m soben kaj malsoben estas transgrimpota.
Fono kaj intencoj
Feliĉa sorto venigis Schilleron en septembro 1788 al la Lengefeld-familio, kie li konatiĝis kun la estonta edzino Charlotte kaj kun ties fratino Caroline von Beulwitz; krome estiĝis tie ankaŭ la unua renkonto kun Johann Wolfgang von Goethe. Schiller mem loĝis ĉe la kantoro Unbehauen; kvazaŭ ĉiun tagon li iris piede de Volkstedt en la novan urbocentron. La kunveno kun la du ĉarmaj virinoj ankaŭ antaŭenigis lian kreivecon. La padomigranto hodiaŭa povis, sur distanco de ne tute 12 kilometroj, mem juĝi ĉu la iama fasciniĝo de Schiller pri Rudolstadt kompreneblas.
En la centro de la pado estas la lokoj de loĝado kaj de agado de Friedrich Schiller kiel ankaŭ la ĉarma ĉirkaŭaĵo natura: ekz. la arbaretoj, la vilaĝo Mörla kaj la preskaŭ italiaj riverbordoj de Saale.
Gravaj stacioj
La naŭ stacioj estas jenaj:
festoplaco Bleichwiese: kun senkosta parkejo, proksime de la urbo
iama sonorilfarejo Mayer: ofte vizitata loko, kie Schiller informiĝis pri la sonorilmuldado por sia famekonata verko Lied von der Glocke
urba kirko Sankta Andreo: trinava kirko, lasta alikonstruo en 1635
Heißenhof: loĝejo de la familio von Lengefeld ĝis la morto de la patro Karl Christoph von Lengefeld en 1776
rezideja kastelo Heidecksburg: fortimpresa kastelego baroka el la 18-a jarcento
Schillerhaus: renkontiĝloko kun Goeto kaj kun la filinoj Lengefeld-aj
Güldene Gabel: iama gastejo, ne malproksime de la lengefeld-a loĝdomo. Tie ĉi Schiller tranoktis unuafoje en Rudolstadt en decembro de 1787.
iama loĝejo de la kantoro Unbehaun: tie ĉi Schiller loĝis dum sia rudolstadt-a somero en la 1788-a jaro
Schillershöhe: memorigloko pri Schiller el la jaro 1830-a en alloga natura medio
Indekso de la trairendaj stratoj kaj de la domoj survoje