Scheibenhardt estas komunumo en Germanio - fakte temas pri la norda parto de historia komunumo, kies suda parto dividiĝas per la rivero Lauter, kiu apartenas al Alzaco kaj al Francio, kaj nun skribatas Scheibenhard kun simpla finaĵo "-d". La norda komunumo Scheibenhardt troviĝas en la distrikto Germersheim de la federacia landoRejnlando-Palatinato, kaj apartenas al komunumaro, germanlingve nomata Verbandsgemeinde Hagenbach - administra unuo, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 599 loĝantojn sur areo de 2,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 208 loĝantoj/km².