|
Por samtitola artikolo vidu la paĝon SAO.
|
Sao estas neregula satelito de Neptuno.
Malkovro
La 14-an de aŭgusto 2002, Matthew J. Holman kaj teamo da astronomoj malkovris tri novajn lunojn de Neptuno per kombinataj bildoj faritaj de la observoj de la observatorioj de Cerro Tololo kaj de Mauna Kea[3]. La dua malkovrita ricevis la maldauran nomon S/2002 N 2.
Nomo
Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Sao[4] (greke: Σαώ), unu el la kvindek nereidinoj, filinoj de Nereo kaj Doriso en la helena mitologio.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj