Santiago RAMÓN Y CAJAL estis hispana histologo. Li naskiĝis en malgranda vilaĝo Petilla de Aragón (Navaro) la 1-an de majo 1852, kaj forpasis en Madrido, la 17-an de oktobro 1934.
Noto: pri lia nomo, vidu artikolon Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj; li estas normale alnomata per lia dua familinomo, Cajal. Proksimuma elparolo: Santjago Ramon' i Kaĥal'
Li pasigis sian infanaĝon en Aragono, en kies ĉefurbo, Zaragozo, li studis Medicinon.
Lia unua laboro kiel doktoro disvolviĝis dum la unua fazo de la milito de sendependiĝo de Kubo, kie li malsaniĝis, kaj devis reveni en Hispanion en 1875. Tiam, li doktoriĝis kaj komencis samtempigi sian kuracistan karieron kun siaj unuaj sciencaj esploroj.
En 1888 Ramón y Cajal publikigas sian teorion pri la neŭronoj, la plej faman el siaj malkovroj. Baldaŭ li estas nomumita katedra profesoro en la Universitato de Madrido.
La internacia agnosko al liaj eltrovoj okazis dum kongreso de la Germana Societo pri Anatomio, en Berlino, en 1895, kie li havas la eblon prezenti siajn malkovrojn, helpate de siaj precizaj kaj samtempe belaj desegnoj. Bona ekzemplo de la soleco de lia figuro en la tiama scienca panoramo estas ke li mem devas pagi sian vojaĝon al la Kongreso.
De tiam komencas alveni la premioj kaj la sciencaj agnoskoj. Estas kreata en Madrido la Laboratorio de Biologiaj Esploroj, poste nomata Instituto Cajal, kie li havas okazon krei skolon de esploristoj, kelkaj el ili kun graveco en la posta historio de la scienco.
En 1906, Ramón y Cajal ricevas la Nobelpremion pri Medicino, kune kun la italo Camillo Golgi.
En la postaj jaroj li plu dediĉas sian tempon al la scienca esploro, kaj precipe al la fortigo de la scienca politiko, ludante gravan rolon en la revekigo de la scienco en Hispanio, ĝis tiam apenaŭ atentita. Liberala laŭ karaktero, li kontribuis al la ĝenerala disvolviĝo de la eŭropeca kulturo en la hispanaj medioj. Lia artikolaro kaj lia membiografio estis tre legitaj verkoj en lia tempo.
Santiago Ramón y Cajal iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1925.
Lia frato Pedro estis ankaŭ medicinisto, kaj membro de la Esperanto-grupo de Zaragozo.
Eksteraj ligiloj
Premiitoj de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino |
---|
1901–1925 |
|
---|
1926–1950 |
|
---|
1951–1975 |
|
---|
1976–2000 |
|
---|
2001–nun |
- 2001 Leland H. Hartwell / Tim Hunt / Paul Nurse
- 2002 Sydney Brenner / H. Robert Horvitz / John E. Sulston
- 2003 Paul Lauterbur / Peter Mansfield
- 2004 Richard Axel / Linda B. Buck
- 2005 Barry Marshall / Robin Warren
- 2006 Andrew Fire / Craig Mello
- 2007 Mario Capecchi / Martin Evans / Oliver Smithies
- 2008 Harald zur Hausen / Luc Montagnier / Françoise Barré-Sinoussi
- 2009 Elizabeth Blackburn / Carol W. Greider / Jack W. Szostak
- 2010 Robert G. Edwards
- 2011 Bruce Beutler / Jules A. Hoffmann / Ralph M. Steinman (postmorte)
- 2012 John B. Gurdon / Shinya Yamanaka
- 2013 James Rothman / Randy Schekman / Thomas C. Südhof
- 2014 John O'Keefe / May-Britt Moser / Edvard Moser
- 2015 William C. Campbell / Satoshi Ōmura / Tu Youyou
- 2016 Yoshinori Ohsumi
- 2017 Jeffrey C. Hall, Michael Rosbash, Michael W. Young
- 2018 James P. Allison, Tasuku Honjo
- 2019 Gregg L. Semenza, Peter Ratcliffe, William Kaelin Jr.
- 2020 Harvey J. Alter, Michael Houghton, Charles M. Rice
- 2021 David Julius, Ardem Patapoutian
- 2022 Svante Pääbo
- 2023 Katalin Karikó, Drew Weissman
- 2024 Gary Ruvkun, Victor Ambros
|
---|
|