Santa Lucía de Tirajana [santaluZIa detiraĤAna] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Tirajana estas rilata al samnoma vulkana kaldero. Iam la loko nomiĝis El Lugarejo (La loketo).
Ĝi havas du zonojn kun tre malsimilaj trajtoj: la marborda zono, kie loĝas preskaŭ la tuta loĝantaro kaj en kiu elstaras la urbaj kernoj Vecindario, Sardina kaj Pozo Izquierdo, kaj la rura areo kun pli malabunda loĝantaro kaj ankaŭ pli tradicia, kie estas la municipa ĉefurbo.
Geografio
Santa Lucía de Tirajana estas en la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 51 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 61,56 km², kiel la 10a plej granda teritorio de la insulo.[2][3]
La longeca municipa teritorio limas kun tiuj de Agüimes (norde kaj oriente, apartigita de la ravino de Balos) kaj de San Bartolomé de Tirajana (sude kaj okcidente, apartigita de la ravino de Tirajana).[3]
La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 680 m.s.m.,[2] kaj la plej alta loko estas 1 668,77 m.s.m. en Alto de La Cruz.[3] La municipa teritorio deklivas el nordorientaj altaĵoj ĝis la marbordo.
Agüimes posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, kunhavante kun najbaraj municipoj la naturan monumenton Roque de Aguayro, same kiel la Specialan Naturan Rezervejon Los Marteles.[4] Los Marteles estas inkludita en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[5]
Historio
En la areo estis grava setlado de guanĉoj, kiuj hegemoniis en la regno de la sudoriento de la insulo en la areo (estis alia regno nordokcidente). Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko.
Post la konkero de la insulo kaj ĝia aligo al Kastilio en 1483, oni havigis la areon al Tomás Rodríguez de Palencia, kiel senjoro. Dekomenca kultivo estis sukerkano, sed fine de la 16-a jarcento ĉesis la sukerproduktado, kaj cerealoj (por viveltenado) kaj vino (por eksportado, ĉefe en la 17-a jarcento) iĝis novaj produktoj. Tabako gravis ekde la 18-a jarcento. Agrikulturo suferis pro plagoj de akridoj.
En 1814 la municipo sendependiĝis, kaj okazis konfliktoj kun ambaŭ najbaraj municipoj, nome San Bartolomé de Tirajana kaj Agüimes.
Demografio
La municipo havis 70 396 loĝantojn je 2017, estante la 3a kaj en la provinco kaj en la insulo.[6]
Historie el malpli ol 10 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj oni kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 74 000 loĝantoj, tio estas oni sepobligis la populacion.
Teritoria organizado
Santa Lucía de Tirajana dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[6]
Casa Pastores
Cruce de Sardina: Balos I, Balos II, El Canario, El Cruce I, El Cruce II, Los Llanos kaj La Vereda.
El Doctoral: El Doctoral, La Paredilla I, La Paredilla II, San Pedro Mártir I kaj San Pedro Mártir II.
El Ingenio
Las Lagunas
El Morisco
Parral Grande
Pozo Izquierdo
Rosiana: Rosiana Alta kaj Rosiana Baja
Santa Lucía (municipa ĉefurbo): El Mundillo, El Parralillo, Santa Lucía (kerno) kaj El Valle.
Sardina: La Blanca, Camino La Madera, Orilla Baja kaj Sardina.
La Sorrueda
Vecindario: La Cerruda, Hoya Pavon, San Rafael, La Unión kaj Vecindario.
Ekonomio kaj vidindaĵoj
Unuaranga sektoro
Estas agrikulturo en forcejoj ĉefe sur la marborda zono, kie oni kultivas ĉefe tomatojn, kukumojn, bananojn kaj ornamplantojn. En interno abundas malgrandaj familiaj bienoj dediĉitaj ĉefe al la kultivado por propra konsumo.[3]
Ĉefa enspezofonto estas komerco kaj gastejado, ĉefe en la marborda areo. Krome estas kelkaj domoj por rura turismo dise kaj en la urba kerno kaj en la kvartalo Temisas.[3][7]