Paterno naskiĝis en Bretonujo. Laŭ la pastro Herve Calvez,[1] lia patro nomiĝis Petranus kaj lia patrino Gwen. Ili estis el nobela familio. Kiam la infano estis edukita, la patro decidis retiriĝi kiel ermito en Irlando kaj la patrino kiel monaĥino.
Unua monaĥejo apud Vannes
Patern decidis imiti siajn gepatrojn. Apud Vannes li fondis monaĥejon, kaj predikis en la regiono.
La reĝo Caradoc deziris pacigi kaj submeti la regionon. La loĝantaro akceptis, kondiĉe ke Paterno estos ordinitaepiskopo. Do, li proponis koncilion en Vannes.
Koncilio de Vannes
En 465, okazis koncilio kun Perpetuus, episkopo de Tours, Athenius, episkopo de Rennes, Nunechius, episkopo de Nantes kaj du aliaj episkopoj. Dum la kunveno, al kio li partoprenis, estis ordinita Patern. Post la ordino, Caradoc donis al li sian palacon kaj monon por konstrui preĝejon dediĉita al sankta Petro.
Ekzilo
Pluraj malpiuloj, kaj eĉ piuloj ekparolis kaj agadis kontraŭ li. Li decidis retiriĝi. La aŭtoro ne scias kie, sed tie li mortis.
Post la morto
Periodo de granda sekeco alvenis en la regiono de Vannes. Kion fari ? Eble pro iliaj misagoj, Dio punis ilin. La loĝantoj de Vannes kunvenis kaj decidis ŝerci la korpon de Paterno kaj revenigi la relikvojn. Ili trovis la ĉerkon, malfermis ĝin sed ne sukcesis levi la korpon. Unu el la plej riĉaj de la sinjoroj promesis :
« - Mi donos al Paterno la bienon, kiun mi rifuzis, kaj konstruigos preĝejon se mi povas elpreni kelkajn relikvojn . »
Tuj ili povas levi la korpon, kaj ekde la momento, kiam ili revenigis la relikvojn, ekpluvis en Vannes.
Problemoj pri konfuzoj inter la 3 sanktuloj
Dum la 5-a kaj la 6-a jarcentoj vivis en Britujo kaj Bretonujo 3 sanktuloj, kiuj havis la saman nomon : sankta Patern el Vannes, sankta Padarn el Kimrujo kaj sankta Patern en Avranches en Normandio.
Laŭ infobretagne.com [2] kelkajn certaĵojn ni povas havi.
Kion oni ne dubas pri sankta Paterno el Vannes
Li partoprenis en la koncilio de 465 kaj ek de tiu kunveno fariĝis episkopo. Modestus estis la sukcedanto de Paterno el Vannes kaj partoprenis la koncilion de Orleans en 511. Li naskiĝis en Bretonujo. Li estis en amikaj rilatoj kun Caradoc, kiu estris la enmigrantaron en la okcidenta parto de tiu regiono. Sendube li ne enmigris en Irlandon, nek li nek lia patro. Tiutempe, neniu aŭdacis enmigri en Irlandon aŭ Kimrujon. Tiuj landoj ne estis sekuraj. Li ne ekzilis en la teritorion de la frankoj, li bone interrilatis kun Klodvigo la 1-a, kaj en 485, okazis akordo inter la frankoj de Clovis, kiuj posedis la orientan parton de la episkopujo.
Li estris la episkopujon de Lan-Badarn–Vaur aŭ Llandadarn Fawr apud Aberystwyth. Tiu episkopujo, kiu enhavis la regionojn de Kardigan kaj Radnor, ekzistis ĝis la 18-a jarcento. Oni povas viziti ankoraŭ hodiaŭ multajn preĝejojn dediĉitajn al Padarn.