Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 172 loĝantojn. Ĝi perdis 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 47 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).