San Miguel del Padrón estas komunumo de la Provinco Havano, en Kubo. Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 25,55 km² (3,5% de la tuta provinco) el kiu 29% servas por agrikulturo. En la komunumo loĝas 159 000 homoj.
En sudoriento de la komunumo pasas la vojo Carratera Central, kiu konektas la vojon Via Blanca kun la grava vojo n-ro 11. Per la tiel nomitaj kameloj, al busoj transformitaj kamjonoj, la komunumo estas konektita kun la centro de Havano. La busoj tamen veturas malregule kaj ilia kapacito estas malsufiĉa.
La ĉefa strato de la komunumo estas la Calzada San Miguel del Padrón, kiu trapasas la tutan komunumo de nordo al sudo.
Historio
Ĝis en la jaro 1976 San Miguel del Padrón konstituiĝis kiel aparta komunumo, ĝia terrtorio apartenis al la komunumo Guanabacoa.
Vidindaĵoj
En San Francisco de Paula troviĝas la Muzeo Hemingway en la vilao, kie la fama verkisto Ernest Hemingway pasis grandan parton de sia vivo.