San Miguel de Abona [sanmiGEL deaBOna] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.
La municipa ĉefurbo estas San Miguel de Abona mem je 580 m.s.m., Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio Historia Komplekso ekde 2013.[2] Kun la najbaraj municipoj Arona kaj Adeje, ĝi formas la nomitan Metropolan Areon de Suda Tenerifo enhavantan 194 774 loĝantojn (2019).[3]
La loknomo "Abona" devenas el la pasinteco de guanĉoj, pri kio oni sugestis tradukojn al ŝtonegoj aŭ ŝtonminejoj.[4][5]San Miguel egalas al Sankta Mikaelo, al kiu estis dediĉita iama ermitejo, kaj kiu iel aperas en la municipa blazono.
Geografio
San Miguel de Abona estas en la suda parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas San Miguel de Abona mem, je 580 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arona (okcidente), Vilaflor de Chasna (norde) kaj Granadilla de Abona (oriente); sude estas la Atlantika Oceano.[6]
San Miguel de Abona posedas areon de 42,04 km², estante la 17a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 31a de la provinco.[7] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo (kie estas kaj montoj kaj malgrandaj strandoj) ĝis pli altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[6] La plej alta altaĵo estas 1 070 m.s.m. en areo El Bucio.[6] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.
La municipo enhavas la naturan monumenton Montaña Amarilla kaj Montaña Pelada, parton de la natura monumento Roque de Jama,[8] kiu estas ankaŭ Speciala Konservozono, inkludita en la Reto Natura 2000.[9]
Historio
En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona, kiuj koncentriĝis ĉefe ĉe la areo kie nun estas la urba kerno. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[10][11] En la teritorio loĝis hispanaj konkerintokolonoj kaj guanĉoj.[12]
Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ iom al agrikulturo). Dekomence la loko estis bieno de Vilaflor de Chasna. Ĉirkaŭ 1665 la lokanoj konstruis ermitejon por Sankta Mikaelo, kiu iĝis paroĥejo en 1796; sur tiu bazo en 1798 oni starigis sistemon de urbestroj.[13]
En 1812 oni konstituis la municipon San Miguel de Abona per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo, helpita de la nove konstruitaj ŝoseoj.[14] En la 1970-aj jaroj novaj infrastrukturoj helpis la disvolvigon de turismo: oni malfermis aŭtoŝoseojn kaj estis ekfunkciigita la Flughaveno Tenerifo Suda. Tamen pro la malgranda teritorio, la loĝantaro klare kreskiĝis nur ekde la 1980-aj jaroj ĉefe pro kompleksoj Golf del Sur kaj Amarilla Golf.[15]
Demografio
La municipo havis 21 872 loĝantojn je 2021, estante la 13a plej loĝata municipo kaj de la insulo Tenerifo kaj de la provinco.[16]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe el la 1980-aj jaroj eksponenciale ĝis nunaj preskaŭ 22 000 loĝantoj.
Teritoria organizado
San Miguel de Abona dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]
La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado. Pere de enkonduko de irigacio en malsupraj areoj oni kultivis tomatojn.
Ankoraŭ estas agrikulturo, sed lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉe la marbordo; kaj aparte ĉefe rilate al golfejoj.
Turismo
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[6]
La urba kerno de la municipa ĉefurbo estas deklarita Historia Komplekso kiel tradicia kerno tre bone konservita en la sudo de la insulo, pro arkitekturo kaj pro rura medio. Elstaras la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj kelkaj konstruaĵoj de 18-a ĝis 20-a jarcentoj, kiel Kalvario aŭ Kapitandomo.[2]
Ankaŭ menciendas Interpretejo de Guargacho, distrejo Castillo de San Miguel, rigardejoj El Frontón kaj La Centinela, Parkoj La Centinela kaj La Calzada, distrejo Cho Pancho, Strandoj Amarilla, Colmenares kaj Barranco.
↑Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Ediciones Idea. p. 68. ISBN 978-84-83823-28-6.
↑Reyes, Ignacio (4a de aŭgusto 2012). «Abona».Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Arkivita el originalo la 1an de februaro 2014. Konsultita la 11an de marto 2013.
↑Mederos Martín, Alfredo; Escribano Cobo, Gabriel (2004). «Hábitat aborigen en cuevas artificiales del sur de Tenerife (Arico-Granadilla)». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (50). ISSN 0570-4065.
↑Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
↑Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
↑Pérez Barrios, Carmen Rosa (1996). «Conflictividad local en torno a la Escribanía de Vilaflor o de las Bandas de Abona (1827-1837)». Boletín Millares Carlo (15). ISSN 0211-2140.
↑García López, María Jesús (1990). «El crecimiento reciente de la industria turística en Tenerife (el ejemplo del sur de la isla). Hacia una aproximación a las características del fenómeno». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (36): 463-490. ISSN 0570-4065.
↑García López, María Jesús (1990). «El crecimiento reciente de la industria turística en Tenerife (el ejemplo del sur de la isla). Hacia una aproximación a las características del fenómeno».