Pasto estis fondita en 1539 fare de hispana leŭtenanto, sed poste alia hispano movis la vilaĝon al la nuna loko. Pasto evoluis por komerca, agrikultura kaj oro-mineja centroj de la regiono.
Trafiko
Pasto situas laŭ la Ŝoseo Tut-Amerika. La urbego estas pordo al Ekvatoro.
Klimato
En Pasto la averaĝa temperaturo varias en la plena jaro inter 9-17 °C. Jare pluvas po 780 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.