La Salvatorkirche (Salvator-Preĝejo) estas la malnova urbopreĝejo en Duisburg kaj apartenas al la protestanta paroĥo de Malnov-Duisburg. Ĝi estis konstruata anstataŭ kaj surloke de pli malnova palacopreĝejo ekde la 14-a jarcento sur la Burgplatz de Duisburg. Kune kun la Vilibrorda katedralo en Wesel la domo estas unu el la plej gravaj malfrugotikaj preĝejoj je la dekstra flanko de la Malsupra Rejno.
Konstruhistorio
La konstruo de la nuna preĝejo okazis supozeble en la jaro 1316. Konstruiganto estis la ordeno de germanaj kavaliroj, kio evidentiĝas el kelkaj urbaj fakturoj kaj el la notoj de pli postaj kronikistoj. La orden tenis ekde 1254 la patronecon pri la preĝejo. Verŝajne la konstruado komenciĝis per la starigo de la preĝejturo, kiun ĉefe financis la urbaj civitanoj. Ĝi servis post finkonstruiĝo ankaŭ kiel gvatoturo por la urbo. Post starigo de la ĥorejo kaj de la vicĥoroj nur en la dua duono de la 14-a jarcento la laŭlonga kaj la flankaj navoj elformiĝis. La finkonstruo de la preĝejo datiĝas en la jaro 1415.
La unua turkonstruaĵo estis finkonstruata en 1367. La turtegmento de la preĝejo estis kvar fojojn novigata. Per sia dua oklatera, pintiĝanta turtegmento kaj klintranĉitaj piedoj, kiu elstaris 106 metrojn ĉielen, la preĝejo tiam estis la plej alta preĝejo en nordokcidenta Germanujo. En 1467 la turo plene forbrulis, kaj de 1479 ĝis 1513 Johannes Haller restarigis ĝin iomete pli malalta ol antaŭe. La turtegmento denove forbrulis en la jaro 1613 post trafiĝo pro fulmo. En 1692 Majstro Grevenbroek konstruigis barokan turtegmenton.
Surbaze de planoj de la duseldorfaarĥitekto Rudolf Wiegmann la Salvator-Preĝejo estis alikonstruata kaj renovigata inter 1847 kaj 1852 laŭ malfrugotika stilo. Dum la granda riparado komence de la 20-a jarcento la preĝejo ricevis oklateran novgotikan turtegmenton, kiun oni metis sur la kvadratan turon, tiel ke la preĝejo atingis altecon de 90 metroj. Ekstere oni almetis al la domon kontraŭforton kiel nure forma elemento.
En tuja proksimeco de la preĝejo troviĝis la preĝejo, kies turoj kune kun la turoj de la Salvator-Preĝejo kaj la urbodoma turo formis la tipan silueton de la urbo Duisburg. La novgotika turtegmento de la Salvator-Preĝejo estis detruata mallonge antaŭ la fino de la Dua Mondmilito per aliancanajbomboj kaj falegis sur la laŭlongan navon. La preĝejo Liebfrauenkirche estis ruinigata ĝis ternivelo kaj post la milito anstataŭata per novkonstruaĵo en la urbocentro. La Salvator-Preĝejo estis rekonstruata dum 15-jara konstrutempo kaj estas denove uzebla ekde 1960. Ĝis nun al la preĝejo mankas la turtegmento.
La nun protestanta preĝejo estis konsekrata al Kristo, Salvator mundi („Savanto de 'l mondo“), patrona sanktulo de la urbo Duisburg. En la preĝejo estas entombigitaj la fama kartografiistoGerhard Mercator kaj la fonda direktoro de la Malnova Universitato je Duisburg, Johannes Clauberg.
Priskribo de la konstruaĵo
La Salvator-Preĝejo estas gotikabaziliko kun trinava, kvinnaveralaŭlonga navo. Al la kvadrata navokruciĝo alligiĝas la ununaveraj transversaj navoj. La dunavera ĥorejo havas multlateran kvinokonan finaĵon. La finaĵo de la suda flankokapelo konvenas per sia malfrugotika formo kun tiu de la ĉefa ĥorejo. La ornamriparo prezentas riĉan fiŝvezikan ornamaĵon. La masonaĵo estas farita el helgriza tofoŝtono. La preĝejtegmento estas kovrita per malhela ardezo.
La kontraŭforto ĉe la laŭlonga navo estas ornamaĵo de la historiema formado komence de la 20-a jarcento; pro la statiko ĝi ne estus necesa. Ankaŭ la masonitaj gabloj de la transversaj navoj devenas el tiu ĉi epoko.
La turo havis en la 14-a kaj 15-a jarcentoj pretertempe altecon da 112 metroj. Ĝi estis unuan fojon finkonstruata en 1367 kaj baziĝas sur kvar fortikaj pilastroj en la okcidenta parto de la preĝejo. La okcidenta muro de la tura malsupra etaĝo prezentas rimarkindan fenestron direkten al la Malnova Foirejo. La nuntempan finaĵon de la turo konsistigas okangula sonoriletaĝo el 1903. La apartenan novgotikan turtegmenton ruinigis la Dua Mondmilito.
Ekipaĵo
Al la ekipaĵo de la preĝejo apartenas baptoŝtono el la 15-a jarcento, starigita sur auf moderna piedestalo, malfrugotika tabernaklodometo kaj renesanca predikejo el la jaro 1664. Rimarkindaj estas ankaŭ entute 18 epitafoj, inter ili tiu de Gerhard Mercator en la suda ĥorkapelo, kaj naŭ blazonŝildoj. Estimendaj ankaŭ estas la bildoj de la vitraloj.
konektiloj: II/I, III/I (ankaŭ kiel subokta konekto), III/II, I/P, II/P, III/P (ankaŭ kiel superokta konekto)
Paroĥo
En 1543 la urba konsilantaro decidis, ke oni prediku laŭ protestanta senco, kaj en la sekvaj jaroj oni celebris ankaŭ la komunion ambaŭforme per „pano kaj vino“, tiel ke ĝis 1555 la reformacio definitive povis enradikiĝi.
De la 7-a ĝis la 11-a de septembro 1610[3] en la Salvator-Preĝejo okazis la Unua Reformita Ĝeneralsinodo. Je ĉi tiu kongreso kunvenis 35 delegitoj el la tiamaj duklandoj Jülich, Kleve kaj Berg. Ili faris decidojn, kiuj ĝis nun stampas la memkomprenon de la protestanta eklezio en Rejnlando, laŭ kiu la paroĥestrado estu egalrajte en la manoj de laikoj kaj teologoj. La Unua Reformita Ĝeneralsinodo validas kiel naskiĝhoro de presbitera-sinoda strukturo de la protestantaj eklezioj en malsupra Rejnlando.[4]
La preĝejon uzas la protestanta paroĥo de Malnov-Duisburg. Pezocentro de la paroĥo estas la eklezia muziko, precipe la ĥoro Salvatorkantorei prezentas koncertojn.
Terenmezuradoj fare de Corputius
Kiam Johannes Corputius proksimume 1563 faris la mezurlaborojn por sia plano de la urbo Duisburg, li bezonis taŭgan punkton por siaj sondadoj, kiu ebligis al li sufiĉan superrigardon. En siaj desegnoj li notis, ke li faris la mezuradojn Van den grooten tooren te Duysburg [Ekde la granda turo de Duisburg], do la turo de la Salvator-Preĝejo. Por akiri la alirrajton por la turo, li pagis al la turgardisto unu Albuson.[5]
Vidaĵoj
Sama vidaĵo en 2005
Salvator-Preĝejo dum vintro
Foirejo sur la Burgplatz de Duisburg antaŭ la Salvator-Preĝejo, proks. 1850
Burgplatz kun Mercator-Fontano kaj Salvator-Preĝejo en 1925
Carl Dieter Hinnenberg: Die Salvatorkirche in Duisburg. 2-a eldono. Neuss 1990. ISBN 3-88094-651-5.
Joachim Müller: Die Salvatorkirche, en: Duisburg und der untere Niederrhein zwischen Krefeld, Essen, Bottrop und Xanten (Führer zu archäologischen Denkmälern in Deutschland, 21), Stutgarto: Theiss, 1990, pj. 180–184, ISBN 3-8062-0847-6.
Barbara Fischer: Salvatorkirche in Duisburg, Baugeschichte in Bildern, en: Denkmalpflege im Rheinland, - 17, Pulheim (2000), 4, pj. 174–175, ISSN0177-2619.
Reinhard Karrenbrock: Zur Apostelreihe der Salvatorkirche in Duisburg, oder: Ein Apostel kehrt zurück, en: Kultur- und Stadthistorisches Museum Duisburg / eldonita de Susanne Sommer, Duisburg, 2002. - (Duisburger Forschungen 48), pj. 321–324, ISBN 3-87463-335-7.
Hans-Peter Schletter: Zum neuen Befundplan der Salvatorkirche, en: Archäologie im Rheinland, Stutgarto, 2001 (2002), pj. 87–89, ISSN0935-9141.
Joseph Milz: Die Entfernung der Salvatorstatue aus Duisburg im Jahre 1555, en: Thörner, Ilka [eld.]: Die Macht der Schrift: 5000 Jahre Medien und ihre Wirkung; Begleitband zur Ausstellung, Duisburg 2001, ISBN 3-89279-574-6.
↑Joseph Milz: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius und seine Vermessungsgrundlagen. En: Cartographica Helvetica kajero 11 (1995) p. 2–10, ISSN1015-8480, VolltextArkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, represaĵo en: Kraume, Hans Georg [eld.]: Duisburger Forschungen vol. 45. Duisburg: Mercator-Verl., 2000. p. 1–23. ISBN 3-87463-295-4.