La teritorio havas komunan limon kun Havro. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas Dionysiens - pro la loĝloka katolika kirko sankta Denizo de Parizo, bildigita informkeste.
Dum la Centjara Milito, la angla reĝo Henriko la 5-a alteriĝis kun sia floto ĉe Sainte-Addresse. La pli posta evoluo de la loĝloko estis proksime ligita al la vastiĝo de la haveno de Havro, nur 3 kilometrojn fore. Komence, enmigrintoj el Hispanio, el Eŭskio kaj Gaskonio ekloĝis en la urbo kaj trovis dungadon en la haveno de Havro.
En la 19-a jarcento, Sainte-Addresse transformis en vilaĝan antaŭurbon de Havro. Post kiam Havro estis ligita al la franca fervoja reto en 1847 kaj konstruiĝis tramlinio inter Havro kaj Sainte-Addresse en la 1870-aj jaroj, Sainte-Addresse evoluis en popularan ĉemaran feriurbon. Unu el la plej famaj feriaj gastoj estis la aktorino Sarah Bernhardt, kiu konstruis vilaon en la urbo en 1879 por pasigi la somerajn monatojn ĉi tie. Pluraj gravaj pentristoj ankaŭ venis al Sainte-Address kaj elektis la lokon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kiel motivon por siaj bildoj. Tiuj artistoj inkludis Jean-Baptiste Camille Corot, Albert Marquet kaj Raoul Dufy. Unu el la plej famaj pentraĵoj kreitaj en Sainte-Addresse estas la bildo la ĝardeno de Sainte-Addresse de Claude Monet, kiu montriĝas sube.