Saint-Waast geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikajsablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Saint-Waast troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Waast etendiĝas sur 5,91 km².
Historio
En 1790, la komunumo fariĝis parto de la departemento Nord, kaj en 1793 estis renomita Saint-Waast-les-Bavai. La nomo ree ŝanĝis en 1801 al Saint-Waast aŭ Saint-Vaast.