La rivero Aa trafluas la urbon. Ĝenerale havas akvo gravan rolon en Saint-Omer : la urbo estas ĉirkaŭita de marĉoj, kiuj estas nomitaj la Sanktomeraj marĉoj (franclingvele marais audomarois).
Ekonomio
Longa malnovtempa manlaboro permesis disvolvigi ekonomie la lokajn marĉojn. Nun estas grandaj legomaj kultivadoj, precipe de florbrasikoj, sed ankaŭ iom bredado de bovinoj. Laste ekzistas loka biero, la biero de Saint-Omer.
La urba biblioteko de Saint-Omer konservas en sia kolekto 'imprimés rares' (maloftaj presaĵoj) esperantan fonduson el la komenco de la 20a jarcento, kreitan de iama bibliotekisto Ernest Deligny. Laŭ komuniko de estro de la biblioteko (marto 2018) la kolekto daŭre estas nealirebla kaj pro financaj limigoj ne antaŭvideblas ŝanĝo dum la venontaj jaroj.[1] Ĝia ordigo ne estas inter la prioritataj taskoj de la biblioteko por 2011-2012.[2]