Saint-Louis, aŭ en la loka volofa lingvoNdar, estas la dua plej granda urbo de Senegalo kaj ĉefurbo de samnoma regiono. Ĝi estas ofte alinomita Saint-Louis de Senegalo (franclingveSaint-Louis du Sénégal).
Saint-Louis estis la unua urbo fondita de Eŭropanoj en okcidenta Afriko. Ĝi restis la politika ĉefurbo de la franca kolonia imperio en Afriko ĝis 1902, kaj sekve fariĝis la ĉefurbo de Senegalio kaj Maŭritanio. Ĝi restis grava franca komerca staplurbo ĝis 1957.