Sándor Kőrösi Csoma post la studoj en la Kolegio Bethlen de Nagyenyed (hodiaŭ Aiud, Rumanio) daŭrigis siajn studojn en Göttingen, (Germanio). En 1819 li ekiris en Azion por malkovri la lingvajn parencojn de la hungaroj. Li pasigis dek jarojn en Okcidenta Tibeto. Tie li redaktis la unuan tibetan-anglan vortaron kaj la unuan tibetan gramatikon (1834). Poste li laboris en la biblioteko de Kolkato komisiite de la Bengala Azia Societo por klasifikadi la tibetajn manuskriptajn dokumentojn. En 1836 li decidis pluesplori la postsignojn de la hungara prahistorio kaj ekiris la tibetan Lasaon, sed survoje li malsaniĝis je malario kaj mortis. Lia tombo troviĝas en Darjeeling. Li regis deksep lingvojn. Sándor Újfalvi, lia kunlernejano, en siaj rememoraĵoj mencias, ke laŭ Kőrösi Csoma: per la fortega volo oni eblas ĉion superregi, ankaŭ la malriĉecon.
Pli gravaj verkoj
Essays Towards a Dictionary Tibetan and English (Calcutta, 1834; Bp., 1984)
A Grammar of the Tibetan Language in English (Calcutta, 1834; Bp., 1984)