Róza Jókai lernis pentroarton de Bertalan Székely kaj Károly Lotz en Budapeŝto. Ŝi profundigis sian pentradon en akademio en Munkeno. En 1888 ŝi edziniĝis al Árpád Feszty, en 1895 ŝi naskis filinon. Komence ŝi okupiĝis pri pentrado, poste pri verkado. Ŝi ofte partoprenis en komunaj ekspozicioj, krome ŝi desegnis bildojn por romanoj de Mór Jókai. Ŝi verkis 2 memuarojn, kie ŝi skribis pri vivo kaj amika rondo de Mór Jókai.
Elektitaj pentraĵoj
Vörös hajú lány
Álló női akt (Staranta nuda virino), (1936) - vidu la bildon!