La ruĝa beto (latine: Beta vulgaris var. conditiva) (ordinara beto) estas dikradika nutrega ruĝalegomo. La ruĝa beto enhavas multajn nutraĵojn ĉefe vitaminon C. Ĝi estis unue kulturita en la 17-a jarcento en Eŭropo, kaj baldaŭ populariĝis.
Barĉo, speco de ukraina supo, estas farata el ruĝaj betoj.
Aliaj uzoj
La ruĝega pigmento en la ruĝa beto povas esti uzata kiel ruĝa manĝebla kolorigo.