La Rus-Persa Milito de 1804-1813, estis unu el la multaj militoj inter la dinastio de la Kaĝaroj kiuj regis en Persio kaj la Rusa Imperio. Ĝi komenciĝis same kiel multaj aliaj militoj, pro teritoria disputo. La persa ŝaho, Fath Ali Ŝaho, volis plifortigi la nordan ekstremon de la teritorio de la kaĝaroj pro la sekureco de la regiono ĉirkaŭ la sudokcidenta marbordo de la Kaspia Maro (moderna Azerbajĝano) kaj Transkaŭkazio (moderna Kartvelio kaj Armenio). Same kiel la persa flanko, ankaŭ la caro de Rusio Aleksandro la 1-a estis nova en la trono, kaj havis la saman determinon pri la kontrolo de la disputitaj teritorioj.
La milito finigis kun la traktato de Gulistano, kiu donis al Rusa Imperio kontrolon de la disputitaj teritorioj.