Foje, akceptante ordonon de komandanto de bataliono por ke ŝi senprokraste revenu en postfrontejon, Ŝanina respondis „Mi revenos post la batalo“.[3] Tiuj ĉi vortoj poste fariĝis titolo de libro Reveninta el la batalo de Nikolaj Ĵuravljov. La 12-an de decembro1944 Roza estis pafita en ŝultron kaj la 27-an de decembro1944 ŝi estis aprezita per medalo por kuraĝo.
Ŝanina mortis en batalo proksime de ĥutoro en Rikhau. Ŝia bataltaglibro kaj kelke da leteroj estis publikigitaj. Stratoj en Arĥangelsk kaj en vilaĝo en Ŝangala kaj Strojevskoje estis nomitaj laŭ ŝi. Ŝanina havis kvar fratojn: Miĥail, Fedor, Sergej kaj Marat. Miĥail mortis dum sieĝo de Leningrado en 1941, dum Fedor estis mortigita la saman jaron dum Batalo de Kimrio. Sergej neniam revenis viva el la milito, sole la vivanta Marat estas survivinta persono.[4]