Rosa María DÍEZ GONZÁLEZ (n. en Sodupe, Güeñes (Biskajo), la 27-an de majo 1952) estas hispana politikistino.
Kunfondintino de la partio Unuiĝo, Progreso kaj Demokratio, nuntempe (2010) ŝi estas la proparolanto kaj sola deputito de tiu partio en la Kongreso de la Deputitoj de Hispanio. Ŝi antaŭe membris en la Partido Socialista Obrero Español ĝis 2007; kadre de tiu partio ŝi estis forua deputito de Biskajo, de la Eŭska Parlamento, konsilanto de la Eŭska Registaro (1991-1997) kaj eŭroparlamentano (1999-2007).
Eksteraj ligiloj