Roquetas de Mar [roKEtas] (Roketoj de MAro) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provincoAlmerio, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense.
La areo de la municipo estas 59 km2 kie loĝis 71.279 geloĝantoj, do loĝdenso estis 1.208,1 loĝ./km2. En 2019, estis 96 800 loĝantoj kaj estis la dua plej loĝata municipo de la provinco nur post la ĉefurbo, la 13a de Andaluzio kaj la 66a de Hispanio.
Roquetas de Mar situas je 19 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Geografio
La municipa teritorio de Roquetas de Mar estas je altitudo de 10 msm. Limas kun la municipoj Enix, Vícar, La Mojonera kaj El Ejido. Ĝi aperas en la folioj MTN50 (skalo 1:50.000) nº 1044, 1045, 1058 kaj 1059 de la Nacia Topografia Mapo.[2]
La municipa teritorio de Roquetas de Mar estas ĝenerale ebena kaj kun malmulta alto super la marnivelo, escepte de Cortijos de Marín kaj la ĉirkaŭaj zonoj, kiuj estas altaj sed ebenaj. La monotona ebena reliefo estas rompita norde, proksime de la limo kun Enix, en la montetoj Colinas de Aguadulce kaj ĉirkaŭoj. La teritorio estas trapasata de kelkaj ramblas (sezonaj rojoj), inter kiuj elstaras tiuj de El Cañuelo,[3] tiu de la Paŝtisto kaj tiu de la Serpento.
La Mediteranea Maro, fermita kaj sen marfluoj kiuj modifus la klimaton, estas la okaziganto de altaj temperaturoj (malsekaj, moderaj, mildaj kaj mallongaj vintroj; kaj tre varmaj someroj), ĉar la maro okazigas termoregulan agadon. Ankaŭ pro malalta nivelo estas varma klimato. La orientigo estas de suda deklivaro, do temas pri suna areo.
Historio
Oni trovis en la areo restaĵojn de fenicoj kaj romianoj, kiuj ekzemple ekspluatis salejojn kaj produktis fiŝaĵojn. En la epoko de la nazaria regno oni konstruis fortikajn turojn. En la moderna epoko ĉefaj labordediĉoj estis salejoj kaj fiŝkaptado. Meze de la 20a jarcento startis la disvolvigo de agrikulturo. En la dua duono de la jarcento disvolviĝis la usado de forcejoj kaj pliiĝis la loĝantaro.
Tiel dum la unua duono de la 20a jarcento estis nur iom pli ol 3000 loĝantoj. En la 1960-aj jaroj estis jam 7000, en la 1970-aj jaroj estis pli ol 12 000, en la 1980-aj jaroj estis pli ol 19 000, en la 1990-aj jaroj estis jam 30 000, komence de la 21a jarcento estis jam 50 000 kaj en unu jardeko duobliĝis la loĝantaro.
En sep sinsekvaj municipaj balotoj venkis la sama urbestro de la dekstra partio PP.
Demografio
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMAArkivigite je 2010-01-23 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 71279 geloĝantoj de la municipo Roquetas de Mar estas 34521 inoj kaj 36758 viroj. En la 59-kvadratkilometra teritorio estas 8 setlejoj, kie loĝas 70436 geloĝantoj, kaj aliaj 843 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 1163, 576 inoj kaj 587 viroj, kaj mortis 318, 138 inoj kaj 180 viroj. Tiel la natura kresko estis 845 (1.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 27228 homoj (38.2%).