Roberto la 1-a (naskiĝis la 1-an de januaro 1011, mortis la 21-an de marto 1076, en Fleurey-sur-Ouche) estis duko de Burgonjo.
Vivo
Li naskiĝis ĉirkaŭ 1011, li iĝis duko en 1031. Li fondis dinastion, kiu daŭris ĝis 1361. Li estis kolerema. Dum kverelado li mortigis sian bopatron.
Familio
Li estis filo de la franca reĝo Roberto la 2-a kaj de Konstanca de Arles. Li estis frato de la reĝo Henriko la 1-a.
Notoj kaj referencoj