La rigideco estas meĥanika eco, kiu indikas la rezisto de korpo, peco aŭ objekto al elasta deformiĝo (ekzemple, risorto). Ju pli peco estas rigida, des pli grandan streĉon oni devas apliki sur ĝi por ricevi la saman deformiĝon.
Difino
Linia rigideco
La rigideco, notata k estas la proporcia koeficiento inter la forto F kaj la deformiĝo x
en kiu
- F estas la forto
- x estas la deformiĝo
ekzemple, se F estas tiro aŭ premo (du oponataj fortoj laŭ sama direkto), je unu neŭtono; x estos pligrandiĝo aŭ malpligrandiĝo, je unu metro. La rigideco estas tiam mezurata kiel unu neŭtono en unu metro (N/m)
Turna rigideco
en kiu
- M estas la torda momanto
- θ estas la angula deformiĝo
Oni povas paroli pri turna rigideco en tordo aŭ flekso
La deformiĝo mezuriĝas en radianoj kaj la momanto en neŭtonoj sur metro. La rigideco estas tiam mezurata per neŭtono per metro en radiano (N*m/rad)
Vidu ankaŭ