Richard Serra (n. la 26-an de novembro 1938 en San-Francisko, Kalifornio; m. la 26-an de marto 2024 en Orient, kantono Suffolk en la orienta parto de Longinsulo, la plej suda parto de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono) estis Usono skulptisto.
Serra estis konata pro siaj grandskalaj skulptaĵoj kreitaj por ejospecifa pejzaĝo, urbaj kaj arkitekturaj medioj. Meze de la 1960-aj jaroj, Richard Serra kaj aliaj usonaj artistoj eksperimentis kun industriaj materialoj kiel ekzemple plumbo kaj kaŭĉuko. La materialoj estis prilaboritaj per simplaj intervenoj kaj metitaj rilate al la spaco. Tra la jaroj, Serra vastigis sian spacan aliron per laborado kun veterimuna ŝtalo. Lia verko ankaŭ inkludas grandan nombron da pentraĵoj kaj presaĵoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri arto.
|