AdmiraloRichard E. Byrd, Jr., USN (25a de oktobro1888 – 11a de marto1957) estis usona mararmea oficiro kiu specialiĝis en esplorado. Li estis pionira usona aviadisto, polusa esploristo, kaj organizanto de polusa logistiko. Aviadilflugoj, en kiuj li servis kiel navigadisto kaj ekspediciestro, trapasis la Atlantikan Oceanon, segmenton de la Arkta Oceano, kaj segmenton de la Antarkta Altebenaĵo. Byrd postulis, ke liaj ekspedicioj estis la unuaj kiuj atingis la Nordan Poluson kaj la Sudan Poluson el aero. Tamen, majoritato de polusaj fakuloj havas nuntempe la opinion ke Roald Amundsen estis la unua kiu verigiteble atingis ambaŭajn polusojn.[1][2]
En 1934 li pasigis tutan vintron sola en esplorstacio en Antarkto.
Edsel Ford financis la polusajn ekspediciojn de Byrd.
Byrd ricevis la Honoran Medalon, la plej alta honora medalo pro heroismo donita en Usono.
Sola dum la Antarkta Vintro
Byrd unue planis sidigi tri homojn ĉe la pionira esplorstacio, por okupiĝi pri la studon de meteologiaj fenomenoj en la frosta polusa vintro. La plano estis ke ili loĝus en subglaciakva kabano, speciale projektita por tio. Sed kiam la ekipaĵo komencis esti transdonita al la izolita esplorstacio, evidentiĝis, ke la ekspedicio ne eblos, ĉar mankis kaj la tempon kaj la laborforton movigi sufiĉe da ekipaĵoj por tri homoj. La ideo kontentiĝi por du estis tute malakceptita, pro la malfacileco de tia densa ekzisto de du homoj, sen ia distro aŭ eliro, kiu tria persono povus provizi. Konsiderante ke la frostega arkta vintro daŭras dum periodo de kelkaj monatoj, kiam ne ekzistas ŝanco eliri el la situacio se ĝi fariĝos neebla aŭ neeltenebla por unu aŭ ambaŭ. La sola elekto ke li havis estis do sendi nur unu homon - kaj ĉi tiu persono devis esti li mem, ĉar nur li regis la materialon, konis ĉiujn aranĝojn kaj konis ĉiujn danĝerojn kaj manierojn savi de ili. Tiel, en la vintro de 1934, admiralo Richard Byrd ekiris okupi la esplorstacion sola en la plej izolita kaj malamika ĉirkaŭaĵo por la homo sur la tero, dum la plej malfacila kaj danĝera periodo - la vintra nokto en la suda poluso.
Dum sia restado en la esplorstacieto situanta sur glacia murego, je tempopaso de kvar monatoj kaj duono, li konstante okupiĝis pri sia meteologia esplorado, prizorgante la delikatajn instrumentojn ene kaj ekster la kabano, notante kaj dokumentante ĉiujn fenomenojn, kiujn li travivis kaj ankaŭ siajn proprajn mensan kaj sanstaton. Ĝi estis malplibonigita pro misfunkcio de la hejtilo, kiu komencis elsendi toksajn gasojn. Byrd estis devigita foje ventoli sian lokon, en preskaŭ maleblaj malvarmaj kondiĉoj, kaj spiri la poluitan aeron dum la resto de la tempo. Malgraŭ la danĝero por lia vivo, kaj la malsano, kiu preskaŭ kaŭzis lian morton, li rifuzis malkaŝi al siaj kamaradoj, kiuj restis en la bazo nomata Malgranda Ameriko, lian veran staton, por ne endanĝerigi ilin provante savi lin en la neeblaj kondiĉoj de vojaĝo en la frosta polusa nokto. Sed eĉ nerekte ili insistis pri la vero per liaj radiaj elsendoj, kaj venis al li tuj kiam ili povis, preskaŭ lastmomente por li.
Byrd memorigis la historion de ĉi tiu misio en la libro Sola, eldonita en 1938.
↑ Peter Matthiessen, End of the Earth, National Geographic Society, 2003, paĝo 197
↑ Richard Sale kaj Madeleine Lewis, Explorers, Smithsonian, 2005, paĝo 34
Referencoj
Time (magazine); Lunde, 8a de Novembro 1926. Born. To Mrs. Marie Ames Byrd, of Winchester, Virginia, and Boston, a daughter. Mrs. Byrd is the wife of Lieut. Commander Richard Evelyn Byrd, U.S.N., who flew to the North Pole and back from Spitzbergen last spring. Lieutenant Byrd's brother, Harry F. Byrd, is Governor of Virginia.
Rodgers, Eugene (Marto 1997). Beyond the Barrier: The Story of Byrd's First Expedition to Antarctica. United States Naval Institute. ISBN 978-1-55750-713-6.