Richard CRASHAW (n. ĉirkaŭ 1613, m. la 25-an de aŭgusto 1649) estis angla poeto.
Vivo
Crashaw naskiĝis en Londono. Lia patro, William Crashaw, fervore atakis romkatolikismon per pamfletoj.
Julion 1631 Richard Crashaw eniris Pembroke College, Universitato de Kembriĝo, kie li diplomiĝis en 1634. En 1636 li aniĝis al la instrua fakultato de Kolegio Peterhouse. De 1638 al 1643 li servis kiel pastro ĉe preĝejo Little St Mary's (la malgranda preĝejo de Sankta Maria), Kembriĝo. Li amikiĝis al Nicholas Ferrar kaj ofte vizitis ties kristanan komunumon ĉe Little Gidding, vilaĝo de Huntingdonshire.
En 1644, post la komenco de la angla enlanda milito, parlamentanoj forpelis Crashaw, kiu fine fuĝis al Parizo, kie li konvertiĝis al romkatolikismo kaj tre malriĉis. Henrietta Maria de Francio, la ekzilita edzino de Karlo la 1-a (Anglio), havigis al Crashaw postenon en la domanaro de itala kardinalo en Romo. Tie li akre kritikis siajn kundomanojn pro lascivo kaj violento: por sekurigi Crashaw kontraŭ ilia venĝo, la kardinalo sendis lin al Loreto, kie li iĝis kanoniko. Tamen ene de tri semajnoj li mortis, eble pro febro, kvankam estis onidiroj pri venenado. Li entombiĝis en Loreto.
Verkoj
Crashaw verkis kaj latine kaj angle. Li estis metafizika poeto (inter aliaj tiaj poetoj estis John Donne, George Herbert, Andrew Marvell kaj Thomas Traherne). La metafizikaj poetoj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon.
Li tradukis verkojn de Giambattista Marino kaj estis konsiderata reprezentanto en Anglio de la stilo aŭ skolo Marinismo.
Plejparte liaj poemoj traktis religiajn temojn; kaj pluraj inspiriĝis de la vivo kaj la vizioj de sankta Terezo el Avila.