Estante filo de instruisto li studis ĉe la universitato de Karolo kaj la universitato de Vieno klasikan filologion. Anis li ĉe la korporaciojCorps Austria Prag kaj Corps Saxonia Wien.[1] En 1885 li ekrajtis instruisti gimnazie en la fakoj latina, helena kaj franca lingvoj. La saman jaron sukcesis doktoriĝo post defendo de la latinlingva tezo De Cruquii codice vetustissimo. La unua deĵorposteno de li estis en Klaŭdiforumo; poste li instruistis Viene en la lernejo Sophiengymnasium. Habilitiĝo el la 1904-a jaro ebligis, post jaro da privata docentado, iĝi en 1905 eksterorda profesoro ĉe la universitato de Graz. Samloke li fariĝis en 1909 katedestro pri klasika filologio.
Lehr- und Lesebuch der französischen Sprache für österreichische Gymnasien, 1899
Altersbeweis und Künstlerkatalog in Tatians Rede an die Griechen, 1900
Briefe des jüngeren Plinius (kun komento), 1904
"Literarische Zeugnisse über den Artemistempel von Ephesos", ĉe: Forschungen in Ephesos 1/1906
Alkmans Partheneion, 1907
Punii minoris opera (teksta eldono), 1908
Aphorismen über metrisches Lesen, 1909
Römische Säkularpoesie, 1911
Literaturo
Zeitschrift für die österreichischen Gymnasien, Jahrgang 69 (1920), p. 764-765
Ludmilla Krestan: "Kukula Richard Cornelius" - ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Vol. 4, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1969, p. 339
Alois Kernbauer: "Richard Cornelius Kukula." Ĉe: "Das Fach Klassische Philologie an der Universität Graz vom Anfang des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Mit Beiträgen von Herbert H. Egglmaier, Walter Höflechner, Alois Kernbauer, Walter Primig, Peter G. Tropper, Franz-Anton Wallisch". Ĉe: Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich. Eldonis Walter Höflechner (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11), Graz 1981, p. 165–176