Richard Bach (naskiĝis la 23-an de junio 1929 en Oak Park, Illinois) estas usona verkisto.
Dum lia infanaĝo, liaj gepatroj (Roland Robert kaj Ruth Helen (Shaw) Bach) iris loĝi al Kalifornio. Tie, pli malfrue, li lernis mekanikiston de fabrikado de aviadiloj kaj mekanikiston de energia centralo en la ŝtata universitato.
Ekde 1957 al 1962 li estis piloto en la usona flugarmeo. Tiam li skribis artikolojn por aviadaj gazetoj. En la jaro 1963 li fariĝis eldonisto de la gazeto "Flying" ("flugado").
Lia vivo ĉiam estis ligita al aviado kaj li diris, ke flugado estas lia religio.
Preskaŭ ĉiuj liaj libroj rilatas al aviado kaj aviadiloj. Lia plej fama libro estas Jonathan Livingston Seagull (La mevo Jonatano Livingston) kiu havas ankaŭ kinofilman version. Ĉi tiu kaj aliaj libroj, kiujn li skribis pli malfrue, estas plenaj je spiriteco.
Ĝis la jaro 2007, li eldonis deknaŭ librojn.