Reŭari aŭ Rewari (hindieरेवाड़ी) estas urbo kaj municipa konsilio de la distrikto Rewari en la baratasubŝtatoHarjano. Ĝi kuŝas en sudokcidenta Harjano je 82 km[1] el malnova Delhio kaj je 51 km el Gurgaon.
Geografio
Rewari, kiu formas parton de la Nacia Ĉefurba Regiono,[2] estas apuda al Raĝastano kaj, tiele, havas polvajn ŝtormojn somere. Kruta monteca tereno de la Aravali-Montaro same kiel la sablaj dunoj en la distrikto tuŝas la urban klimaton.[3]
Klimato
La averaĝa minimuma kaj maksimuma temperaturo intervalas de 0 °C ĝis 46 °C dum januaro (vintro) kaj majo-junio (somero) respektive.