Reĝa akademio por nederlandaj lingvo kaj literaturo

Reĝa akademio por nederlandaj lingvo kaj literaturo
Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren
emblemo
la sidejo en Gento
la sidejo en Gento
lingvoreguliganto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1886 vd
Antaŭe Koninklijke Vlaamse Academie voor Taal- en Letterkunde vd
Geografia situo 51° 3′ 19″ N, 3° 43′ 41″ O (mapo)51.0553373.72801Koordinatoj: 51° 3′ 19″ N, 3° 43′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Gento
Adreso Koningstraat 18, 9000 Gent
Poŝtkodo 9000
Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren (Nederlando)
Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren (Nederlando)
DEC
Map
Reĝa akademio por nederlandaj lingvo kaj literaturo
Agareo

kultura heredo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo public institution
vdr

La Reĝa akademio por nederlandaj lingvo kaj literaturo (nederlande Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren, mallongigita al KANTL) estas scienca akademio kiu ekde la jaro 1886 promocias la nederlandan lingvon kaj nederlandan literaturon aparte en la nederlandlingva parto de Belgio, do Flandrio, studas kaj stimulas la nederlandlingvan kulturon, kaj ankaŭ havas lingvoreguligan funkcion. La akademio ĉiujare aljuĝas literaturan kaj sciencan premion, ĉiu valoranta sumon de 5.000 eŭroj. La koncerna nacia scienca akademio en Nederlando estas la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj, kiu laŭ la memprezento pli koncentriĝas pri natursciencoj en la lando, do malpli havas lingvan fokuson. Tial el eksterlando, legante nur la nomon, povas ŝajni tiel, ke la flandra akademio estus la internacia institucio "por nederlandaj lingvo kaj literaturo", kiu hazarde havas sian sidejon en Gento, historia urbo de Flandrio, la kulture nederlandlingva plimulta parto de Belgio, substrekante la unuecon de la nederlandlingvanoj en Nederlando kaj Belgio. Kaj tio ne estas tiom malĝusta, konsiderante la historion de la institucio, kiu klarigas la fortegan fokuson pri lingvo. Kompreneble de la akademia agado nun ankaŭ profitas la nederlandlingvanoj en aliaj landoj, unuavice en Surinamo, Arubo, Kuracao kaj Sint-Maarten en Ameriko, parolantoj de la afrikansa lingvo en Sudafriko kaj Namibio, sed ankaŭ nederlandlingvanoj en Indonezio, aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (aparte en la najbaraj regionoj de okcidenta Germanio kaj Luksemburgio), en Usono kaj Kanado, kaj malpli grandkvante ankaŭ ĉiuj aliaj.

Historio

En 1886, la Reĝa Flandra Akademio por Lingva kaj Literatura Scienco (Koninklijke Vlaamsche Academie voor Taal- en Letterkunde) estis fondita.[1] Ĝi estis la unua oficiala institucio de Belgio en kiu la nederlanda en scienca maniero estis studata. Kiam ĝi estis fondita, ĝi ankaŭ ricevis la taskon subteni la literaturon en la "popola lingvo" kaj kunordigi iniciatojn por la evoluo de sciencoj en la nederlanda lingvo (ne nur studi lingvajn fenomenojn en Flandrio). Ĝi tiel moviĝis iom ekster la respondecoj proponitaj de sia nomo.

En 1835 la verkisto Jan Frans Willems kaj universitata instruisto Jan Baptist David, du motoroj de la Flandra Movado, jam petis la tiutempan ĉefministron de Belgio, Barthélemy de Theux de Meylandt, starigi akademion por fari oficialajn decidojn pri ortografia normigo de la lingvo.[2] Por la momento, tio kondukis al la starigo de la Societo por la subteno de nederlandaj lingva kaj literatura scienco (Maetschappy ter bevordering van de Nederduitsche Tael- en Letterkunde) la 4-an de novembro 1836. Tiu troviĝis en Bruselo, kun lokaj filioj en pluraj flandraj urboj, kaj respondecis pri eldonado de la revuo Belgisch Museum voor de Nederduitsche Tael- en Letterkunde en de Geschiedenis des Vaderlands (Belga muzeo pri nederlandaj lingva kaj literatura scienco kaj la historio de la patrujo), kiu aperis de 1837 ĝis 1846. Tiu ĉi societo ankaŭ organizis la Lingvan Kongreson de 1841 en Gento.

La institucio ricevis juran personecon en 1924.[3] En 1938 fondiĝis la propraj Reĝa flandra akademio por sciencoj kaj Artoj (Koninklijke Vlaamse Academie van België voor Wetenschappen en Kunsten resp. iam Vlaamse Academie voor Letteren, Wetenschappen en Schone Kunsten) kaj la Reĝa [flandra] akademio por medicino de Belgio (Koninklijke Academie voor Geneeskunde van België resp. iam Vlaamse Academie voor Geneeskunde). Ekde 1939, la Akademio konsistis el 30 regulaj membroj kaj 25 eksterlandaj honoraj membroj.

La Akademio ludis gravan rolon en la flandra emancipiĝo kaj forte gvidis la Flandran Movadon sur kultura kaj intelekta nivelo. Politike, tamen, la Akademio ĉiam prenis neŭtralan pozicion. Nur en 1972 la akademio decidis ke la okcidentĝermana lingvovariaĵo parolata en Flandrio, do la flandra, oficiale ektitoliĝas nederlanda lingvo. Sekve en 1972 la institucio estis renomita Reĝa Akademio por Nederlandaj Lingva kaj Literatura scienco (KANTL).[4] Dum la dua ŝtata reformo en 1980, aŭtoritato super la akademio estis transdonita al la Flandra Komunumo, igante ĝin sendependa kaj ŝtate neligita flandra registara institucio. La Kultura Konsilio por la Nederlanda Kultura Komunumo (antaŭaĵo de la Flandra Komunumo de Belgio) adoptis dekreton en kiu, interalie, estis fiksite ke la akademio konsilu la flandran registaron.[5] La KANTL estas loĝigita en la historia domo de Oombergen en Gento.

En 2018, la nomo estis simpligita al Reĝa Akademio por Nederlandaj Lingvo kaj Literaturo, konservante la akronimon KANTL.[6] En 2018, maksimuma nombro de kvardek membroj kaj nespecifita nombro da honoraj membroj estis interkonsititaj.

En 2023, la akademio kreis novan premion: la Lingva Medalo (nederlande Taalpenning, etimologie "lingva pfenigo"). Ĉi tio estas aljuĝata al iu kiu reklamas la nederlandan lingvon en la socio ĝenerale. La intenco estas aljuĝi la premion ĉiujn du jarojn.[7] La unuan premion en 2023 ricevis la flandra verkisto kaj poeto Jozef Deleu (n. en 1937).

Rilatoj al Esperanto

Almenaŭ unu esperantisto dum la historio estis ordinara membro de la akademio, nome la kuracisto-verkisto Wilfrid Broeckaert (1977-1948). Povas facile esti ke dum la 138-jara historio de la akademio estis pluraj pliaj, nur ke ankoraŭ ne notiĝis informoj pri tio.

Fonto

  • La unua versio de la ĉapitro "historio" de tiu-ĉi teksto ekestis helpe de la nederlanda koresponda vikipedia artikolo laŭ la stato de la 20-a de oktobro 2024.

Referencoj

  1. Laŭ reĝa dekreto de Belgio de la 8-a de julio 1886
  2. Blondeau, Roger-A. (1991): Wetenschap in de taal der Vlamingen (Scienco en la lingvo de la flandroj), Gento: eldonejo Reinaert-Het Volk, paĝoj 294-297
  3. Rega belga leĝo de la 2-a de aŭgusto 1924
  4. Reĝa belga dekreto de la 20-a de aprilo 1972
  5. Dekreto de 13-a de februaro 1980
  6. Dekreto de la 12-a de oktobro 2018
  7. artikolo "Jozef Deleu ricevas unuan Lingvan Medalon" de la 13-a de aprilo 2023 nederlande en la gazeto De Standaard, jam ekde 2024 ne plu rekte videbla, tial arkive

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!