La regiono Buĥaro, Baĥara regiono aŭ provinco Buĥaro (uzbekeBuxoro viloyati / Бухоро вилояти) estas regiono (viloyat) de Uzbekio situanta en la sudokcidento de la lando. La dezerto Kizilkumo okupas gravan parton de la teritorio. Ĝi havas limojn kun Turkmenio, kun la regionoj Navojo, Kaŝkadarjo, iom de la regiono Ĥorezmo, kaj de Karakalpakio. Ĝi kovras areon de 40 300 km². La loĝantaro estas kalkulata je 1 525 900, kun 71 % loĝantaj en la kamparo. Buĥaro estas dividata en 11 administraj distriktoj. La ĉefurbo estas Buĥaro (ĉ. 241 300 loĝantoj). Aliaj gravaj urboj estas Alato, Karakulo, Galasijo, Gazli, Giĵduvano, Kagano, Romitano, Ŝafirkano kaj Vabkento[1].