Rakovnika montetaro (ĝis la jaro 1979 Jesenická pahorkatina) (ĉeĥe Rakovnická pahorkatina) estas geomorfologia tutaĵo, kreanta la nordan parton de Pilzena montetaro. Ĝi etendiĝas en mezokcidenta enlando de Bohemio, kie ĝi prenas la nordan parton de distrikto Plzeň-nordo, la okcidentan parton de distrikto Rakovník, sudokcidenton de distrikto Louny kaj sudorientan terangulon de distrikto Karlovy Vary. La plej alta montopinto estas monteto Lišák (677 m) ĉe Štipoklasy.
Rakovnikan montetaron karakterizas agrikultura trajto kaj minimuna grado de urbanizado; ununura pli granda urbo de la tutaĵo estas Rakovník sur la orienta rando mem. El pluaj malpli grandaj urboj menciindas Jesenice, Kryry, Lubenec, Žihle kaj Manětín.
Plej granda parto de Rakovnika montetaro apartenas al akvokolekta areo de rivero Berounka (la plej signifajn fluantojn ĉi tie prezentas ĝiaj maldekstraj alfluantoj Střela kaj rojo Rakovnický potok), la nordan randon de la teritorio (distrikton Kryrská pahorkatina) deakvigas rivereto Blšanka en Ohře.
La montetaro ricevis la nomon laŭ urbo Rakovník.
Pluaj fotoj
-
Vido el belvedero Na Vlčím vrchu ĉe
Jesenice
-