Rafael Henrique Zerbetto estas brazila esperantisto, vivanta en la urbo Campinas de San-Paŭlio. En la periodo 2012 ĝis 2014 li funkcias kiel prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO),[1] kaj estas ĉefredaktoro de la publikaĵo Momenton!, la oficiala organo de BEJO. Krome en la oficperiodo 2013-2016, li nome de Brazila Esperanto-Ligo estas membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[2]
Referencoj