Rafael Vicente CORREA Delgado (naskiĝis la 6-an de aprilo 1963 en Guayaquil) estas ekvadora ekonomikisto kaj politikisto. En 2005 li estis ekvadora ministro pri ekonomio kaj financoj. De 15 januaro 2007 ĝis 24 majo 2017 estis la Prezidanto de la Ekvatoro.
Correa diplomiĝis en Katolika Universitato Guayaquil pri ekonomiko en 1987. Li plustudis kaj laboris en diversaj universitatoj.
Kiel ekonomia kaj financa ministro de Ekvadoro li laboris ekde aprilo ĝis aŭgusto de 2005.
Correa reprezentas nacian kaj maldekstran (kristanan) programon.
En dua raŭndo de prezidentaj balotoj la 26-an de novembro 2006 li sukcesis kontraŭ Álvaro Noboa kaj la 15-an de januaro 2007 li ekestis prezidento de Ekvadoro. Kiam nova konstitucio eniris la vivon, en Ekvadoro la 26-an de aprilo 2009 okazis sekvajn balotojn, kiu Correa venkis en unua raŭndo akirante preskaŭ 52% da voĉoj.
Krom hispanan lingvon Correa konas ankaŭ francan, anglan kaj keĉuan.
Eksteraj ligiloj