Qu Yuan

Qu Yuan
Persona informo
Naskiĝo
en Zigui County
Morto 2-an de januaro 2008 (2008-01-02)
en Miluo Jiang
Mortokialo Drono Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tomb of Qu Yuan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Ĉu (ŝtato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Li Sao
vdr

Qu Yuan (屈原, Wade-Giles: Ch'ü Yüan, Esperante: Ĉju Jŭan), (ĉ. 340 - 278 a. K.)[1][2] estis ĉina poeto kaj ministro. Li vivis en la Ĉu-regno dum la Militŝtata periodo de antikva Ĉinio. Li konatiĝas pro sia patriotismo, kaj pro siaj kontribuoj al klasika poezio. La poemoj en la fama antologio Ĉu Ci (Kantoj de la SudoKantoj de Ĉu) estis inspiritaj de liaj verkoj. Oni supozas, ke li verkis la plej faman poemon el tiu kolekto, Li Saŭ.

Laŭlegende, la Drakboata Festivalo memorigas pri lia morto. Li loĝis en la tiama regno de Ĉu. Post kiam li aŭdis, ke la Ĉjin-regno kaptis la kapitalon de la Ĉu-regno, li saltis en riveron por sin droni. La lokaj homoj ege admiris lin. Ili rapidis en iliaj boatoj por provi savi lin. Ili ne povis trovi lian korpon, do ili faligis rizbulojn en la akvo. Ili deziris, ke la fiŝoj manĝu la rizon, anstataŭ ol manĝi la korpon de Qu Yuan.[3]

Referencoj

  1. "Qu Yuan", China: Five Thousand Years of History and Civilization, Kowloon: City University of Hong Kong Press, 2007, pp. 205–6, ISBN 9789629371401, p. 205
  2. Knechtges, David R. (2010). "Qu Yuan 屈原". Ancient and Early Medieval Chinese Literature: A Reference Guide, Part One. Leiden: Brill. pp. 745–749. ISBN 978-90-04-19127-3, p. 745
  3. SCMP." Earthquake and floods make for muted festival. Elŝutita je 2008-06-09. Ĉe Archive.org, arkivita je la 25-a de junio 2012

Vidu ankaŭ

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!